En geometrio, la rektlinia sfera projekcio aŭ stereografia projekcio estas certa surĵeto (funkcio) kiu projekcias n-sferon de n+1 dimensia eŭklida spaco sur n-hiperebenon. Do ĝi donas hiperebenan bildon de la n-sfero.
En la plej kutima okazo, sfero lokigita en 3-dimensia spaco estas projekciata sur ebenon
La projekcio estas difinita sur la tuta sfero, escepte de unu punkto kiu estas la projekcia punkto. Tie kie ĝi estas difinita, la surĵeto estas glata kaj bijekcia. Ĝi estas ankaŭ konforma en signifo ke ĝi precize prezentas angulajn interrilatojn. Aliflanke, ĝi ne precize prezentas areon, aparte proksime al la projekcia punkto.
Rektlinia sfera projekcio estas uzata en kelkaj partoj de matematiko - en diferenciala geometrio kaj kompleksa analitiko, kaj ankaŭ en kartografio, geologio, kaj kristalografio.